£speranto-5Vŭmismatika Jfeocio
(Esperanta ^Mimismatiko 2016 Jarkolekto 3 - Numero 3
NEW INTERNATIONAL ESPERANTO COIN
is valid for purchases in Esperanto-outlets all over the VVorld (included Russia]
BRILLIANT PROOF
OBVERSE:
Head of Dr. L. L. Zamenhof
(1859-1917) founder
of the Esperanto-language
REVERSE:
5 pointed-star (the emblem
of the Esperanto-foundation)
value 25 Steloj date 1965
weight : 25 gram
metal : silver 900/1000
diameter : 38 mm
number minted : 5000
STRUCK AT THE ROYAL MINT IN UTRECHT (HOLLAND)
Single copy $ 8.00 10 copies $ 75.00
Sole-distributors:
DUTCH COIN COMPANY - J. C. A. LOON
P.O. BOX 4090 • RIJSWIJK (THE HAGUE) • HOLLAND
1
ENHAVOTABELO
de julio 2016
Titolpaĝo. 1
Enhavotabelo. 2
De ni por ... ni. 3
Moneroj & medaloj. 4
La moneroj de 25 steloj (1965)
Julio Baghy (1891 -1967)
Kolomano Kalocsay (1891 -1976)
Aspektoj de numismatiko: Medala Arto kaj Arta Medalo. 9
Medalistoj: 6. A.A. Molenaar (? - ?). 12
Historiaj aspektoj: La steloj de Universala Ligo (2). 13
Terminaro: alfabeta listo (7). 15
E1 la gazetaro. 16
Retpoŝto. 18
Anoncoj & eventoj. 30
Tajpado & paĝaranĝo: Vivienne Tudts bert.boon@skynet.be
Provlegado: Jozefo Horvath www.kolekto.esperanto.cc
Kunlaborantaj redaktoroj: ĉu VI? Dankon!
Finredaktoro: Bert Boon
2
De nipor ...ni!
Karaj gemembroj! Karaj geamikoj!
Antaŭ viaj okuloj nun troviĝas la antaŭlasta numero de la tria jarkolekto; entute do jam aperis
11 numeroj.
Tre bona novaĵo estas la naskiĝo de belega, alloga retejo de niaj geamikoj-filatelistoj de ELF-
AREK (Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj). Granda kaj
agrabla surprizo estas la eldono sub “Numismatiko” de tuta kolora paĝo pri ENA. Eblas tie
ankaŭ trafoliumi la unuan jarkolekton de “Esperanta Numismatiko”, kaj rigardi la kovertojn
de la sekvantaj jarkolektoj. Tutkore mi dankas nian Elda Doerfler kaj nian samideanon kaj
novan membron el Brazilo James Rezende Piton, kiu vere profesie aranĝas la modelpaĝaron.
Gratulojn al ambaŭ geamikoj! Se vi volas viziti la retejon, serĉu ĉe
www.kolektado.esperanto.cc .
Cetere ni denove ŝuldas dankon al Elda, kiu ne nur favore al ELF-AREK, sed ankaŭ al ENA,
propagandas kaj informas dum la aktuala UK en Nitro. Kaj eble tiel kaj tial ni ankoraŭ ĉi-jare
povos bonvenigi la 49-an kaj la 50-an membrojn de ENA. Evidente ni ankaŭ al Elda deziras,
ke la membrolisto de la filatelistoj sufiĉe sukcese plilongiĝu dum kaj post la Universala
Kongreso 2016.
Ni kompreneble en ĉi numero daŭrigas la sciindaĵojn pri la stelo-moneroj, kaj samtempe ni
skizas la historion pri la projekto de Andreo Cseh krei novan monunuon kaj eldoni la dume
faman moneron de 25 steloj en kupro-nikelo, arĝento kaj eĉ oro.
Du medaloj en la sama rubriko honoras du grandulojn de nia literaturo, nome Julion Baghy
kaj Kolomanon Kalocsay. Ambaŭ medalojn kreis la fama medalisto el Latvio Janis Strupulis.
En la rubriko “Terminologio” vi trovos novajn terminojn en la kampo de numismatiko. La
listo kreskadas kaj estos la bazo de iama aparta eldono de “Numismatika Terminaro”,
projekto flanke de estonta “Esperanto-Numismatika Katalogo”.
Se vi ŝatas malkovri la rikolton de interŝanĝitaj mesaĝoj dum la tri monatoj inter la antaŭa kaj
la aktuala numeroj, ni povas denove rekomendi al vi la viglan komunikadon en la rubriko
“Retpoŝto”.
Agrablan legadon kaj ripozigajn feriojn ni deziras al vi ĉiuj!
Bert
3
MONEROJ&MEDALOJ
La moneroj de 25 steloj (1965)
A. 1. Tipo C 1 - Internacia Helpa Mono
La kupronikelaj
Lando: Nederlando
Kvanto: 1.000
Metalo: kupro-nikelo (75% kupro, 25% nikelo) Pezo: 19 g
Diametro: 38 mm Medalisto: A.A. Molenaar
Jaro: 1965 Valoro: 25 steloj
Averso:
Granda, kvinpinta stelo kun valorindiko 25 STELOJ kaj skribo:
“UNIVERSALA LIGO” kun jarindiko 1965
Dekstre de la valorindiko: signo de la monfarejo; maldekstre: signo de la monfarejestro
Reverso:
Busto de Zamenhof, rigardanta maldekstren kaj ĉirkaŭa skribo:
“D-ro L.L.ZAMENHOF KREINTO DE ESPERANTO”
Rimarko 1:
Rimarko2:
Fiŝo: signo de monfarejestro J.W.A. van Hengel Merkurbastono: signo de la monfarejo
Rimarko 3:
En lia broŝuro “Esperanto-Mono”, p.15, Hans Jankowski skribas: “... eldonkvanto 1.000 (laŭ
IEI kaj diro de pastro Cseh).”
Rimarko 4:
Pro la malgranda eldonkvanto, en la merkato la kupro-nikelaj estas multe pli raraj kaj pli
multekostaj ol la arĝentaj.
4
A.2. Tipo C 1 - Internacia Helpa Mono
La arĝentaj
Lando: Nederlando
Metalo: arĝento (90% Ag, 10% Cu)
Diametro: 38 mm
Jaro: 1965
Kvanto: 5.000
Pezo: 25 g
Medalisto: A.A. Molenaar
Valoro: 25 steloj
Averso:
Granda, kvinpinta stelo kun valorindiko 25 STELOJ kaj skribo:
“UNIVERSALA LIGO” kun jarindiko 1965.
Dekstre de la valorindiko: signo de la monfarejo, maldekstre signo de la estro de la monfarejo.
Reverso:
Busto de Zamenhof, rigardanta maldekstren kaj ĉirkaŭa skribo:
“D-ro L.L.ZAMENHOF KREINTO DE ESPERANTO”
Rimarko 1:
Rimarko 2:
X
X.
Fiŝo: signo de monfarejestro J.W.A. van Hengel Merkurbastono: signo de la monfarejo
Rimarko 3:
La arĝentaj montras la vorton PROOF sub la busto de Zamenhof. La ebenaj partoj
estas poluritaj, la reliefaj partoj estas nepoluritaj.
5
A.3. Tipo C 1 - Internacia Helpa Mono
La oraj
Lando: Nederlando
Metalo: oro (983/1000)
Diametro: 38 mm
Jaro: 1965
Kvanto: 10
Pezo: 50 g
Medalisto: A.A. Molenaar
Valoro: 25 steloj
Averso:
Granda, kvinpinta stelo kun valorindiko 25 STELOJ kaj skribo:
“UNIVERSALA LIGO” kun jarindiko 1965.
Dekstre de la valorindiko: signo de la monfarejo, maldekstre: signo de la monfarejestro
Reverso:
Busto de Zamenhof, rigardanta maldekstren kaj ĉirkaŭa skribo:
“D-ro L.L.ZAMENHOF KREINTO DE ESPERANTO”
Rimarko 2:
Fiŝo: signo de monfarejestro J.W.A. van Hengel Merkurbastono: signo de la monfarejo
Rimarko 1:
Rimarko 3:
Pri la eldonkvanto ni legas en “Vivo de Andreo Cseh” de Ed Borsboom, sur paĝoj 262-263:
“La nova peco egalis la arĝentan, nur diference sur la rando ĉiu ero portis
numeron respektive 1/10, kaj sub la portreton de Zamenhofla gravuristo metis la
vorton PROOF. La kvanteto rapide ricevis sian destinon: kelkaj estis venditaj, unu
Andreo sendis al la muzeo en Vatikano, alian al muzeo en Usono.
Li almenaŭ tenis tri ĉe si mem, supozeble por utiligi kiel medalon por meritplenaj
samideanoj. ”
Tutkore ni dankas sinjoron Borsboom el Nederlando, kiu sendis al nia redakcio la tre
bonkvalitajn fotokopiojn de la ora monero. Bedaŭrinde mankas la numero en la rando.
6
B.l. Tipo D 1 - Esperantaj Unuflankaj medaloj
Julio Baghy (1891-1967)
Lando: Latvio Kvanto: nekonata
Metalo: bronzo Pezo: nekonata
Diametro: 75 mm Medalisto: Janis Strupulis
Jaro: 1989
Averso:
Busto de Julio Baghy kaj skribo: “JULIO BAGHY 1891-1967” kaj kroma
skribo “■ DAŬGAVA MUĜAS... DAŬGAVA BRUAS...B VAGA
VENTO LATVAN ŜIPON SKUAS...” kaj skulptista sigelo + jaro.
Rimarko 1:
La sama medalo ekzistas ankaŭ en argilo.
Rimarko 2:
La medalo estis farita omaĝe al la fama hungara verkisto Julio Baghy, kiu esperantistiĝis en
1911. Lia ampleksa agado komenciĝis en Siberio, kie li estis militkaptita de 1916 ĝis 1921.
Poste li iĝis Esperanto-instruisto en Hungario kaj de 1928 ĝis 1932 li gvidis Cseh-kursojn en
Belgio, Estonio, Francio, Latvio kaj Nederlando.
Rimarko 3:
La surskribo “■ DAŬGAVA MUĜAS... DAŬGAVA BRUAS...■ VAGA VENTO
LATVAN ŜIPON SKUAS...” venas el poemaro de Baghy. Sur paĝo 24 de “La Vagabondo
kantas, simplaj versoj (Julio Baghy)”, Budapest: la geamikoj de la aŭtoro, 1933,59 + 5p. 16,0
cm troviĝas la kompleta poemo.
Dankon al nia Marc Vanden Bempt el Belgio pro la informoj kaj lafotokopioj!
7
B.2. Tipo D 1 - Esperantaj Unuflankaj medaloj
Kolomano Kalocsay( 1891-1976)
Lando: Latvio
Metalo: bronzo
Diametro: 77 mm
Jaro: 1989
Kvanto: nekonata
Pezo: nekonata
Medalisto: Janis Strupulis
Averso:
Busto de Kolomano Kalocsay en rektangulo kaj skribo: “KOLOMANO KALOCSAY 1891-
1976” kaj skulptista sigelo, sed sen jarindiko.
Rimarko:
Medalo omaĝe al la hungara esperantisto Kalocsay, kiu iam ankaŭ
aktivis en Latvio. Li esperantistiĝis en 1913. Profesie ĉefkuracisto en
hospitalo de Budapeŝto kaj verkisto de multaj poemoj. Li donacis
multajn neologismojn al la vorttrezoro de Esperanto. Brila, altnivela
tradukisto.
8
ASPEKTOJ DE NUMISMATIKO
Medala Arto kaj Arta Medalo
1. Enkonduko
La loko de la medalo en la medio de plastikaj artoj troviĝas ie inter la grafikaĵo kaj la
bareliefo. Kiel en aliaj plastikaj artoj en la medala arto nepre temas unuflanke pri la
materialigo de sentoj kaj ideoj, aliflanke pri la konkretigo de komisio.
2. Difinio
Provoj difini la terminon “medalo” kondukas nur al svagaj ĉirkaŭfrazoj, kiuj rezultas
nur en nekontenteco. Probable tion kaŭzas la senlima riĉeco de tiu arta branĉo.
Medalo estas tridimensia kreaĵo, facile reproduktebla en solida materialo, en
mano-formato (*), kies tria dimensio estas reduktata ĝis maksimume reliefo (**).
Ĝi ne estas nepre farata por esti surhavata (***).
(*) devas esti tenebla en unu mano, por esti sentata kaj admirata
(**) diference de bareliefo kaj eta skulpturaĵo
(* * *) diference de ordeno kaj j uvelo
Reverso kaj rando estas kromaj, aldonitaj ecoj (****)
(****) la rilato inter averso kaj reverso ebligas envolvi la tempon, kiel kvaran
dimension de la kreoproceso (la momentfoto iĝas rakonto) kaj la elstara rando,
kuniganta la du flankojn, povas doni diversajn informojn kiel la nomon de la
monfarejo, la daton de fabrikado, la uzatan materialon kaj eventuale la eldonkvanton.
3. Aspektoj
Preskaŭ ĉiu tamen akceptas, ke medalo havas ecojn, kiel “mano”-formato, reliefo,
duflankeco kaj facila reproduktebleco.
3.1.Evidente medalo estas ankaŭ atestaĵo pri ŝanĝiĝanta mondo. Pro la solideco de la
materialoj ili senĉese atestos pri nia mondo, kiam ni jam delonge ne plu vivos.
9
3.2. Medalo havas ankaŭ valoron. Krom la interna valoro (materialo kaj produktokostoj),
ni agnoskas la artan valoron (la laboro de la medalisto por skizi kaj realigi la
medalon). Krome medalo havas kolektovaloron, kiu dependas de la kolektanto, kiu
uzas proprajn kriteriojn koncerne rarecon, sendifektecon kaj konformecon al unu
specifa temo.
3.3. La kutima, ronda formo ŝuldiĝas al la pionira, tradicia stampotekniko. Ekde la
enkonduko de modemaj teknikoj, la unua alternativo estis la ortangula formo, la t.n.
plaketo. Ĉar ĝi pli ofte estas unuflanka, ĝi sufiĉe ofte estas omamcele enkonstmata,
sed tio ne estas ĝenerala kutimo. Ekzistas ankaŭ plaketoj kun reversa teksto, eĉ kun
reversa bildo.
Revidu jarkolekton 2, numeron 3!
10
Poste artistoj-medalistoj eksperimentis kaj senĉese eksperimentadas kreante severe
geometriajn ĝis ege fantaziajn kaj neregulajn formojn.
La nura aktuala priforma postulaĵo estas, ke la artaĵo estu admircele tenebla en nur unu
mano. Tiel oni povas alteme rigardi ambaŭ flankojn.
Nuntempe medalistoj foje kreas objektojn, kiuj havas karakteron de etaj skulpturaĵoj
kaj / aŭ juveloj. Ĉu oni tiurilate limigu la du fenomenojn aŭ ĉu oni akceptu ankaŭ tiajn
interaĵojn?
b-
Ĉu surpaperigita medalo aŭ skulpturaĵo?
Daŭrigota
11
MEDALISTOJ
6. A. A. Molenaar (? - ?)
A.A. Molenaar, gravuranta la stelo-monerojn
Malgraŭ multaj perretaj petleteroj al diversaj instancoj en
Nederlando, kiuj sendube havas arkivojn pri la epoko, kiam ekiĝis
la stelo-moneroj, ni sukcesis akiri informojn nek pri la homo
Molenaar, nek pri la artisto-gravuristo kaj ties laboraĵoj.
Ni do turnis nin al nia prinumismatika pioniro kaj ENA-membro Hans Jankowski el
Dortmundo (Germanio), kiu tiel respondis en letero de la 22a de junio 2016:
“(•••) A.A. Molenaar estis gravuristo de la monerfarejo en Utrecht. Li certe ne skizis la
aspekton de la moneroj. Tio okazis ĉu de pastoro Cseh aŭ de liaj helpantoj. Vidu ke
stelomoneroj tre similas al spesmilo-monero. Ekzistas pluraj diferencaj skizoj por la moneroj.
Pri tio sur pluraj paĝoj raportas nederlanda gazeto de monerkolektantoj. (...) Sur la fronta
paĝo estis la esperantomonero. Ene ĉio estis en la nederlanda lingvo kaj multaj skizoj kaj
raporto pri malfaciloj realigi la eldonon. (...)”
La ĝenerala direktoro de UEA, sinjorino Veronika Poor, promesis serĉi foton kaj pliajn
informojn pri Molenaar. Eventualajn rezultojn vi trovos en venonta rubriko “Spikumaĵoj &
Suplementoj”.
La fotoj en ĉi artikolo estis represitaj el “Esperanto-Mono” de H. Jankowski, dua kaj
kompletigita eldono, 2000. Kun permeso de la aŭtoro.
Estraranoj de Universala Ligo kaj gvidantaj mondfederalistoj
observas naskiĝon de la mondmoneroj
12
HISTORIAJASPEKTOJ
La steloj de Universala Ligo (2)
B Novaj Esperanto-moneroj
Fine de oktobro 1959 ‘Rijks Munt (=Ŝtata Monofarejo) ricevis leteron de sinjoro G.E.
Koudijs [kaŭdejs] en Utrecht, en kiu li - en la nomo de la sekretario de Universala Ligo -
demandas, ĉu eblus farigi monerojn.
Koudijs skribis, ke “la estraro de la nomata ligo ricevis la rajton farigi
intemacian monon kaj uzi ĝin.” Oni celis mendi valorojn de 1, 5 kaj 10 steloj.
Rimarkoj skribitaj sur la leterpapero montras, ke la afero ŝajnis sufiĉe stranga
por la estro de la Ŝtata Monfarejo d-ro J.W.A. van Hengel.
Li demandis sin, kio estas Universala Ligo kaj kiu estas
tiu sekretario. La Nederlanda Banko informis lin, ke
J.W.A. van Hengel
temas pri Esperanto-organizaĵo, kies sekretario estas iu
Andreo Cseh. Sekve Van Hengel invitis sinjoron Cseh viziti lin la 6an de
novembro 1959. Cseh estis akompanata de sinjorino Julia Isbrucker. En la
daŭro de la konversacio estis menciata ankaŭ la monerfiguro, kiun oni
deziris farigi profile sur bronza plaketo. Tiu laŭdire estis jam uzita en
1912 por fari la spesmilo-monerojn. Tiu plaketo estus ankoraŭ en Svislando (ĉe la firmao
HOLY FRERES en St-IMIER), sed ĝi ŝajnis tute forvaporiĝinta. Do Van Hengel petis ilin
sendi al li la spesmilo-moneron, kiu al li estis montrita dum la vizito je la 6a de novembro
1959. Baldaŭ li ricevis mesaĝon, ke sinjoro Cseh estas “ekstemrbe” kaj ke oni posedas nur
unu ekzempleron de la koncerna monero.
Nur je la 13a de januaro 1960 la Intemacia Esperanto-Instituto (EEI)
reparolis pri la afero. Post multa penado oni estis sukcesinta trovi duan
ekzempleron. Krome estis aldonitaj indikoj pri la dezirata teksto. Jam la
14an de januaro 1960 ekzemplero de la jubilea monero 1887-1912 estis
alportata al la Ŝtata Monfarejo en Utrecht de sinjoro W. Baaten.
Probable tuj surloke estis farita galvana kopio, ĉar jam la 15an de
januaro 1960 la monero estis resendita en registrita koverto.
Je la la de febmaro 1960 la Ŝtata Monfarejo sendis oferton. Ĝi proponis diametrojn de 20,
231/2 kaj 28 mm por la valoroj de respektive 1, 5 kaj 10 steloj. La prezoj inkluzivis la
sendokostojn. La 1- kaj 5-steloj en saketoj po 1000, tiuj de la formato 28 mm en saketoj po
500. La aluminiaj moneroj havus glatan randon. Sed estis alternativo.
La definitiva mendo de 10 000 ekzempleroj de ĉiu valoro sekvis la 1 lan
de febmaro 1960. IEI tamen preferis la altemativon kun noĉrando kaj
petis por ĉiu valoro uzi alian metalon. Oni konsentis do por 5 steloj uzi
latunon anstataŭ bronzo. La mendaĵo devis esti liverota la lan de julio
rilate al la venonta UK en Bruselo.
13
Sekve IEI sendis kelkaj skizojn kaj la Ŝtata Monfarejo proponis fari la reversojn samaspektaj
- kiel kutimis por ŝtataj moneroj - krom por la valoroj. Dum nova vizito en Utrecht je la la de
marto 1960 estis decidita doni malsimilan reverson al ĉiu monerotipo. Tio tamen plialtigis la
prezojn.
Ĉiuj moneroj montras la jarindikon 1959, sed la ekfabrikado okazis nur en 1960. Post lasta
peto de IEI al la monferejo, sendi ankoraŭ kelkajn seriojn de fotoj de la gipsmuldaĵoj, la
stampado komenciĝis kaj la moneraro estis sendita la 30an de junio 1960.
Daŭrigota
14
TERMINARO
Alfabeta listo (7):
en creux: franca numismatika termino, kiu indikas la teknikon porfari matricon (per kavigo
de ŝtalo)
en poin^on: franca numismatika termino, kiu indikas la teknikon porfari patricon (per
fortranĉo de ŝtalo por krei reliefon)
epoksirezino: artefarita materialo, komence maldike likva, post kelka tempo ege malmola.
Vaste uzata kiel kompozito. Specife uzata por fari muldaĵon de medalmodelo, kiu, post
malmoliĝo, estas reduktata (vidu “modelreduktilo ”).
frezi: prilabori metalon (lignon, oston ks.) per ilo el hardita ŝtalo, provizita per akraj eĝoj,
muntita sur tre rapide turniĝanta akso
frontflanko: antaŭa flanko, averso
jarindiko: stampojaro, emisijaro
modelreduktilo: aparato por redukti la skanon de gipsa medalo-modelo ĝis dezirataj
mezuroj
patinigi: aldoni al metalo naturaspektan, alteracian tavolon, nature kreiĝantan kaŭze de
oksidiĝo de metaloj
ŝmirmono: koruptaĵo
talero: germana arĝenta monero
15
EL LA GAZETARO
Dektria jarl^lekfo
(, ■ 'M- o£rr^i-.^. r
•ON'aBB£V. lon don/s.vv. /ĜŜv&s.
. '<=*-*- /,
{g^Ci^As- ' /; |p®
- ///////-// ///
■H
’ -■ •
,ii*aan.Ko4neri.>tiia»n ar’»tr oeevts p
UNION POSTALE UNIVERSELLE
POŜTA KARTO.
nOTTOBAJT ICAPTOTKA.
irte. Cartollna Postale. Carto Postale.
a Postal. Levelezo-Lap. Bllheto Postal.
>rt. Doplsnice. Brlefkaart. Postkaart.
ard. Carta Postala. Pocztowka. Tlskopls.
POŜTA
MARKO.
straciu: K6li> am Rliein (Kolonjo apud Rejno), Brllsseler Strax.se 9T. (iermanlamJo.
io: Ceiredaktoro: Teo Juiik; respondeca redaktoro: Joscph 1'erdinand Beri:cr;
redaktoro: MicJiacl VVieland. La redakcio ne resendas mamiskriptojn aŭ ioto-
jn nepetltaid; reter.u por vi kopion! Honorario provir.ore nepacehla. Subfakoj;
ko kui Preselo. Skribante al ni. uzu por ilu fako (administraclo. rcdakcio, libro-
aj prescjo) apartajn foliojn! Tclciono: n-ro 5 63 93. Prczo de abono (nur aittaŭ-
15 irermanaj markoj; mcndita per la poSto aii rckte Ce !a cidoneio en Kŭln an
oiicialaj filioj cn divcrsaj landoj 12 zerinanal tnarkol, Irimoiiate 3 —.
VIAJNA SENDEPENDA ORGANO DE LA ESPElfANTO-MOVADO • UNIVERSALA ■ ILUSTRITA
ULAJ ALDONOJ : Lincva Krltlko, monata rcvuo por linsvaj demaniloj;
la Mondo, monata pafto por turismo. banoj, traiiko ktp.: Nia Rcvucto. du-
orcano por 13 Esperanio-Junularo: La Strico, dumonata pafto pri literaniro
to; Humoro, Disiro, Ludo, dumonala pako por dislrado: La Anteno. radio-
Snr la kvin Liniol, paĉo pri muziko: La Recno Virina> paŭo por virinoi.
ipcrsiifi-valilo 44
De D-ro Hj. Unger.
Autafi la moncliniJiU) Londona Cck-
ijanko Esocrantista dnm sep ĵaroj kal-
kul-iaboris per „Esperamo-valuio”.
l.a ^randa milito detruis an-kaŭ ĉi tam
■nstituciou. La aŭtoro dc ĉi liu arti-
kolo. D-ro Ungcr. cstis tenanto de I'
konto n-to 691.
tau 1a ansiaj deputitoj s-ro Winston
cliill antaŭ ne tre longa tcmpo star-
•cnsacian postulun, por kiu li varbis
: en Ameriko. Kiatn li, estro de k>
ervativa partio, parolis pri valor-
dc r ŝilingo kaj atcntigis pri la
nacia valut-kaoso, li diris laŭvortc:
. . . poste mi atendas de_la regist-
ro. kc ĝi kreu speeon de Hsperanto-
alitto sur la bazo de 1’ sterlingo.“
peranto-valuto? Ci tiu vorto tra-
; la gazetaron de la tuta mondo, scd
u sciis pri ĝia plena signito. 1 Kaj
:n. la angla ŝtatisto ne faris rukvan
on, ĉar tia valuto efektive ekzistis
;e onl konsideras ĝin nur eksperi-'
to. j
anko fondita tiucele dum sep jaroi
aike elprovis la Esperanto-valuton.
a mondmilito ne cstus disŝirint^ la
aiojn de ĉi tiu entrepreno kaj se la
idanto ne mortus baldaŭ poste, su-
eblc oni cstus aŭdinta pli pri ĉi tiu
rcsa eksperimento en ŭi pu-blika
3 . Sed ĝi vaporiĝis en 1a ekscitiiaj
poj de 1’ milito, kaj nur nun, post 15
ij, ĝi ree- elcindriĝis. Malgraŭ ĉia
emo konsilinda en ĉiuj demandoj de
uto, la eksperimcnto bazas sur gran-
kaj sana penso, kiu cble ia-m por la
nonda komerco estos la savo el la
so de la malfirmaj naciaj valntoj:
intemacia k a 1 k u 1 - v a 1 ut o.
a ideon dc hcipvaluto trovis la Ce-
a matematikisto Prof. D-ro Pene de
issure, kiu en 1906, legante Esper-
D-ĵurnalojn diverslandajn, konstatis,
abonprezoj, anonekosloj kaj prczoĵ
la proponitaj komercaĵoj ĉiam estis
ikitaj en la valuto de 1’ aperlando aŭ
la interesiĝanto. Pro tio, ke tiuj ga-
oj turnis sin al legantoj en la luta
ndo. Prof. de Sahssurc ekhavis ia
lson krei u>n u e. c a n v> a 1 u t o n.
■tiu internacia valormezurilo ne an-
taŭu la naciain valutojn, sed staru
• apud ili. Do cnlande marko, franko,
>!o, jeuo, krono, dolaro, liro. guldcno,
jetu, ŝilingo, drakmo, piastro kaj mil-
so estu uzataj kiel ĉiara; nur por
r i 1 a t o j kun la.eksterlar-
i estis proponata internacia unuc-ca
luto, kiu ebligis al ĉiu eksterlandano
r nur unu multobligo trovi la respek-
an prezon en la valuto sialanda.
Rxoi. De Saussure nomis sian help-
mon „s p e s m i 1 o*', bazante ĝin sur
gramoj da oro je 11 A», kio teoric ko-
spondas al purora valoro de 0.733
amo. Car ora dudek-franko cuhavas
1064, ora dudck-marko 7.168 kaj kvin-
laro 7.523 gramojn da pura oro, por
La PrezMatito
de la Franca RespuMHta
aheepfas la pafraBecan
fle la 24-a Esp.-KoHpreso.
La Prezidanto de la Fraiica Respuhliko,
ljoro Lcbrun. akceptis la honoran protekt-
on de la L"4-a Universala Koitgrcso de Hs-
ranto.
En la honorau komitaton eniris s-ro Her-
jt, ĉcfminisfro, kclkaj minislroj, depuiiioj
ij senatanoj dc diversaj parlioj, scieitculoj
P-
3 julio 1932
Suprc: Infcrnacia Esperanto-ĉcko.
Tial kc hdpvaluto estas konsidcrata nur privatvalnto, duin ĝi nc cstas
oficialc notata, la Londoua Cckbanko Espcrantista estis apoginta la spes-
milon sur la angla valuto, kin thitcmpc estis opiniata ncskuebJa. Pe.'
tio 'Ja spcsmil-ĉcko ĉiumomentc povis esti ŝanĝata en sterliugo-ĉekon
kaj pov-is fariĝi ..distoomt-ktipabla”.
Mezc: Prof. D-ro Rcnĉ dc Saussure.
la Cencva matematikisto. jam anlaij 25 iaroi. en 19'.>6,.jnicialis la fondon
’de imernacia ka-lkuivalulo. La „spcsnHlo‘. kiuu h.LVP^.si.s, csias noina.a
iĵ. ankafi ..Espcranto-valuto”. D-ro Renĉ dc Saussurĉ estas nepo dc t.u
I Ocncva naturesplorislo Horaee-Beiiĉdictc dc Saussurc, kiu ofcktiviĝis la
unuan sciencan atiugon dc 1’ supro de Blanknionio.
Malsttpre: Poŝtkarto kun Esperaoto-ĉeko.
La maldekstra dumio estas dctondcbla ĉcko favorc al la riccvanlo dc
la poŝtkarto. Ci tiu pagmanicro simpligas kaj inalmullckostigas la
transpagon dc malahaj monsumoj de unu lando al alia.
spesmjlo rczulti.s valoro de 2 .526 orfran-
koj, 2.046 ormarkoj kaj 0.4875 ordoiaro.
La Esperanto-gazelaro rapide akccp-
lis ĉi tiun ideon, kaj baldaŭ ĉiuj prezoj
estis notataj krom en sia nacia vahito
ankaŭ en la internacia helpvaluto. En
niultnombraj eldonej-katalogoj (la Es-
peranlo-literaturo jam tiam mnnbris
preskaŭ 2000 volumojn!) kaj cn la prcz-
listoj de divcrsaj finnoj ni same trovas
la spesmilon.
Tio instigis s-ron Herbert F. H 6 -
veler, gemianan grandiriduslriiston
kiu vivis cn Londono, fondi bankon, por
praktike elprovi en la_ ncgocado la l.s-
peranto-valuton. La „C e k b a n k o E s-
perantista“, fonclita cn 1907, lialt-
igita cle la mondmilito kaj firie ĉesigita
post la morto de Hoveler, lastatempc
hombris 1027 klientojn en 43 landoj do
fa tuta tero. Inter ili troviĝis 54 Esper-
anto-gazetoj cn 26 landoj, kaj muitaj l.s-
peranto-unuiĝoj. Sed. ankaŭ gravaj cn-
treprcnoj kttn konsiderindaj dcbitoj estis
klientoj de 1’ banko, ekz. UEA en Ge-
ncvo kun preskaŭ dekmilo da membroj,
la internacia Ordeno por Eliko kaj Kul-
turo, la bclga Ekspozicio de Charleroi,
la konata aiigla vojaĝ-oficejo dc Cook,
la Komerca Cambro de Va.ŝingtono kaj
inultaj eksportfirmoj. En Germanujo la
konata Dresderia banko de Gebr. Arn-
liold, en Svislando la Bankunuiĝo re-
prezentis la interesojn dc la ĉekbanko.
Atcntindan teknikan novajon kreis
Hovcler per iriternacia poŝt-
En la hodlaŭa numero:
„La Bela Mondo“
Paĝo por turismo, banoj kaj trafiko.
16
N-ro 26 (679), paĝo 2
Heroldo de 1
karta ĉeKo. La poŝtkarto konsistas
el du duonoj: la dekstra duono estas,
kiel ordinare, destinita por la adreso, ia
■dorsflanko por sciigoj; sed la rnal-
dekstra duono estas deŝirebla pagilo.
Tio estas sukcesa provo faciligi la
transpagon de malaltaj sumoj de unu
lando al alia. Car la internacia poŝt-
mandato ne estas tiel internacia, kiel oni
supozas. Ekzistas gravaj landoj, kiuj
ne konas gin, ekz. Hispannjo. Aliaj ian-
doj, ekz. Grand-Britujo kaj Svislando.
transkribas en la lim-poŝtejoj ĉiun eks-
terlandan pagmandaton sur novaii ior-
mularon, tiel ke ĉiu sciigo de V sendinto
al la adresito per si mem malaperas. Eu
kelkaj ŝtatoj la elpago de eksterlanda
mandato estas sufiĉe komplika, ĉar ln
poŝtisto ne portas la monon en la do-
mon, sed nur avizas, ke *£i povas esti
deprenata en tiu aŭ tiu poŝtejo, kiu —
kelkfoje — povas esti en tre granda di-
stanco.
Hoveler kolektis siajn spertojn sep-
jarajn en malgranda broŝuro, kompren-
e-bte neniel atentita dum la militjaroj.
Car la unuopaj naciaj valutoj ankaŭ
dum ternpo de paco ne liavas fiksan
rilaton unu al la alia (per kio estas kiar-
igebla la maisukceso de la skandinava
kaj poste ankaŭ de la latina mon-unio),
Eloveler postulas la ĉiutagan fiksoi^ de
internacia kurzo, ĉe la mondborsoj. Fio
povus farifi plej facile per tio, ke oni
apogus la helpvaluton sur la valuton de
ekonomie sekurigita lando aŭ, pli bone
kaj pli iogike, sur la vaioron de 1’ ke-
mie pura oro aŭ de alia produkto same
valortaksata en la tuta mondo. La spes-
milo montrigis iomete malpraktika nur
per tio, ke ĝi estis dividita en rnil unu-
ojn, ne en cent, kiel la plej multaj laudaj
vaiutoj.
La eksperimento de la Esperanto-
valuto mallaŭte kaj senbrue malaperis
en la mondmiiito, sed ĝi ne restis tute
sen atento: eĉ .ekspertoj^ rrgardis km
kun bonvolo. Jam antaŭ multaj jaroj
ia franca Societo por Akcelo de la Sci-
cncoj favore juĝis.ĝin, kaj nur antaŭ
kelkaj malmultaj monatoj la Unuiĝo de
ia Francaj Konsilistoj de 1’ Ekstera Ko-
merco transdonis al la registaro la de-
ziron, ke ĝi senprokraste ekefektivigu-
Sa „pianon de internacia kalkul-vaiuto‘ k .
Sub tiu €i plano estas komprenara
nenio aiia ol la sama Esperanto-valuto,
kiun la brita ŝtatviro Winston Cfiurchili
faris nova agitvorto en la diskutado pn
valutoj.
(La kliŝoju dispouigis kaj la represou
astabie permesis: „Oie Umscliau“, ilu-
strita semajna revuo pri' 'la proiiresoj
. en soienco kaj tekniko, Frankturt a.
M. 1, Germanujo.)
Ni denove dankas nian membron Marc Vanden Bempt, kiu sendis kopiojn de la artikolo el
(( Heroldo de Esperanto ”de la 3a de julio 1932.
17
Reagoj kaj konversacioj
RETPOŜTO
de vi por ni!
23.04.2016 15:55
Saluton Bert,
Mi bonorde ricevis ĉi numeron. Bedaŭrinde ial mi ne retrovas la unuan numeron de ĉi tiu jaro.
Ĉu vi povus sendi al mi kopion?
Dankon!
Amike,
Marc
23.04.2016 16:11
Fu!
Problemo jam solvita... la solvon mi trovis en la aktuala numero 2. Mi elŝutis ĝin ĉe bitoteko
Marc
☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆
23.04.2016 18:23
Tama viesti on kuittaus lahettamallesi viestille
Vastaanottaja: "Bert Boon" <bert.boon@skynet.be>
Aihe: ENA-revuo jarkolekto 3 numero 2
Paivays: 23.4.2016 16:21
Huom! Kuittaus tarkoittaa vain sita, etta viesti on avattu vastaanottajan tietokoneella. Se ei
tarkoita etta vastaanottaja on myos lukenut tai mmartanyt viestin
Kara samideano,
25.04.2016 10:36
Mi bone ricevis vian reagon, bedaŭrinde ne kapablas kompreni ĝin. Krom Esperanto, mi nur
komprenas la anglan, la germanan kaj la francan.
Kore kaj samideane,
Bert
☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆
18
Farite: http://hdl.handle.net/l 1013/5077
23.04.2016 18:45
Amike,
Ana Manero
Biblioteko Juan Regulo Perez
w w w. esperanto.es/biblioteko
25.04.2016 10:33
Dankon, kara Ana!
En la venonta numero aperos letero de membro, kiu "perdis" la antaŭan numeron kaj
sendepende retrovis ĝin dank' al la anonco pri Bitoteko sur paĝo 29!
Kore,
Bert
25.04.2016 22:11
Mi ĝojas! Kun intereso mi legos la leteron.
Amike,
Ana Manero
Biblioteko Juan Regulo Perez
w w w. esperanto.es/biblioteko
☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆
Brave,
24.04.2016 7:27
Denove ege interesa numero!
Koncerne nian konversacion pri elektrumo: vere eblas vidi diferencon inter pli blanka kaj pli
flava alojo. Tio dependas evidente de la kvanto da arĝento. Elektrumo natura kutime enhavas
pli da oro, sed pli granda kvanto da arĝento ankaŭ ekzistas.
En muzeo Louvre, en Parizo, troviĝas bovlo dukolora,
farita per elektrumo en la 8a- 7a jarcento kaj elfosita en
Idaliono (Kipro).
La elektrumo farata de Karla, la oraĵistino kiu estas mia
dungantino, estas pli pura ol la natura. Fandenda estas
pura arĝento kaj 24-karata oro en proporcio 50:50.
Plejeble pura alojo, kompreneble.
Iam mi legis, ke en antikva Egiptio la pli pala elekrumo
19
estis uzata por omami konstruaĵojn, kiel la pinton de piramido, la supron de obelisko kaj la
famegajn pordegojn de la templo de Karnako, krome la plankon kai la internajn murojn de la
tria templo-korto en la sama templo. Sendube grandioza aspekto, ĉu ne!
Por skulptaĵoj kaj numismatikaĵoj oni preferis la pli flavan (do kun pli da oro) varianton. Ne
vere mirinde, ĉar la dioj havis oran haŭton! Nur statueto de dio Thot estis farita per la pala
alojo. La kialo estis, ke tiu dio estas lundio kaj evidente li havas blankan haŭton!
Peter Reynaerts
☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆
Kara Bert,
24.04.2016 8:01
Pri la medalo por la X-a UK en Parizo (p. 9 de via lasta numero) - mi kredis laŭ la koloro de
mia ekzemplero, ke ĝi estas arĝenta, ne kupronikela. Mi devas kontroli la mian denove! Ĉu vi
estas certa pri la metalo?
La bildo de mia ekzemplero aperis (erare?) sub "Insignoj" inter la datumoj, kiujn mi sendis al
vi je la komenco de via projekto.
Sincere,
Martin
Kara Martin,
25.04.2016 10:17
Dankon pro via mesaĝo!
Eblus, ke ekzistus ankaŭ arĝentaj ekzempleroj, mi ne scias.
Mi posedas du ekzemplerojn. Ambaŭ mi testis neprofesie laŭ la sono de la metalo sur ŝtona
fundo kaj komparis kun sonoj de arĝenta kaj kupronikela monero. Tiel mi provizore konstatis,
ke ambaŭ miaj parizaj NE estas arĝentaj. Krome, UEA aktuale vendas ĝin kiel raraĵon je nur
1,50 eŭroj! Tro malmultekosta por arĝentaĵo, ĉu ne?
Laŭ kategorio ankaŭ mi konsideras ĝin kiel insignon, pro la "okulo" por rubandeto.
Ĝi bedaŭrinde mankas en la katalogoj de Hans Jankowski
Mi krome intencas peti teston de amiko-juvelisto. Mi raportos pri la rezulto!
Amike,
Bert
20
Kara Bert.
25.04.2016 11:19
Dankon por via respondo. Mi ĵus kontrolis la mian, kaj trovis kelkajn malsamecojn kompare
kun la detaloj en via priskribo - la mia pezas 9,25 gramojn (ne 8,75), kaj la bazo mezuras 32
milimetrojn, ne 31. Dikeco 1,5 mm, ne 2. La oblikvaj flankoj estas 9 mm, ne 8. Ĉu eblas, ke
la mia estas "origina" arĝenta ekzemplero, kaj tiuj nun vendataj de UEA estas "postaj"
kopioj? Estas ankaŭ malgrandaj malsamecoj en la detalo de la literoj: la streketo sub la "A"
estas pli dika kaj eble pli longa en via bildo; la punkto inter KONGRESO kaj PARIS estas pli
granda kaj kvadrata, kaj la maldekstra vertikala linio en la lasta O de KONGRESO estas
preskaŭ vertikala; dum en la mia, la streketo estas pli maldika/mallonga, la punkto pli
malgranda kaj ronda, kaj la vertikala parto de tiu O estas kurba. Interesus min vidi foton de la
alia flanko de viaj ekzempleroj - la mia havas du streketojn (reliefaj, ne ĉizitaj/skrapitaj, do
temas pri tranĉetoj en la matrico, el kiu oni faris ĉi tiun insignon, ne en la insigno mem). Tiuj
streketoj probable estas videblaj en ĉiuj ekzempleroj, kiuj estis faritaj per la samaj
matricoparoj.
Fotoj sekvos ...
Sincere,
Martin
25.04.2016 11:26
Kara Bert,
Jen la fotoj de mia ekzemplero de la Pariza insigno. La streketo sub la "A" ŝajnas pli dika en
mia foto, ol sur la insigno mem - eble la samo okazis en via foto :-)
Sincere,
Martin
Saluton kara Martin,
05.07.2016 0:46
jen mi denove post tro longa silentado. Mi pardonpetas pro la prokrastrego, sed mi ŝparigos al
vi la liston de kialoj.
21
kaj la alia 9,03 gramojn! Pri kelkaj mezuroj
dikeco: 2 mm; oblikaj flankoj: 9 mm.
Amike,
Bert
Ĉiel, mi petis konatulon kiu laboras en
vendejo de oraĵistino ekzameni la du
ekzemplerojn el mia kolekto. Li konstatis,
ke ili (probable) konsistas el kupro-nikelo
kun ege maldika tavolo de arĝento. Ili do
ne estas arĝentaj, sed avare arĝentumitaj.
Mi aldonas bildojn de miaj du
ekzempleroj. Vi rimarkos, ke la reversoj
montras la samajn streketojn kiel la via.
Apotikistino pesis la montratajn
medaletojn kaj konstatis, ke unu pezas 8,75
pravas kaj mi do korektas: bazo: 32 mm;
Estimata,
plej koran dankon pro la alsendo de la nova ENA-revuo 2/2016!
Korajn salutojn,
Bemhard Tuider
25.04.2016 10:04
☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆
26.04.2016 14:56
Kara Bert,
dankon pro la perfekta ENA. Ĝi ege plaĉas al ni.
Kompreneble ni elprintas ĝin kaj kolektas ĝin.
Ni esperas je revido en 2017. Eble ni ofertos dum printempo 2017 seminarion pri kolektado,
ĉar kaj private kaj kaj por la Esperanto-Centro kaj pro faka klerigado ni bezonos tion.
Petro kaj Zsofia el Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo
p.s.
Momente ni prezentas belan ekspozicion "Esperanto kaj ekslibrisoj" sur la Esperanto-
platformo en la kastela muzeo.
http://esperanto-urbo.de (multlingva)
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
22
D-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de (kun fotoalbumo)
26.04.2016 22:09
Karaj Zsofia kaj Petro,
Tutkore mi dankas vin ambaŭ pro via pozitiva mesaĝo. Vere taŭga instigo por igi nin daŭrigi
niajn provojn prezenti altkvalitan revuon.
La seminario pri kolektado estas tre laŭdinda projekto. Mi deziras al vi sukceson!
Ĉu eble ekslibrisoj el tiuj de la ekspozicio estas troveblaj en la Reto?
Amike kaj numismatike,
Bert
Kara Bert,
26.04.2016 22:33
dankon pro via afabla respondo.
La ekspozicio pri ekslibrisoj ne estas en la reto, simple mankas la homfortoj.
Estas multaj Etaskoj kaj veraj bonŝancoj en "la Esperanto-urbo".
Amike salutas
Petro kaj Zsofia
☆ ☆☆☆☆☆☆☆ 1V1V
Kara Bert!
26.04.2016 21:00
Ĉu vi permesas sendi vian ĉi gazeton al la hungaraj babiladlistoj por esperantistoj? Eble ĝi
interesus iujn.
Adri
Kara Adri,
26.04.2016 21:59
Estus por mi ĝojo povi sendi la revuon al tiu samideanaro. Se mi ricevus de vi ilian
retadreson, mi tre volonte sendus al ili la novan numeron kiel provnumeron kaj post
pozitiva akcepto ("ni volas membriĝi") mi sendus ĉiujn malnovajn kaj venontajn numerojn.
Nur se vi konsentas. Eble vi preferas alian manieron?
Krome, mi dissendos la informojn pri la hungaraj ŝercoj en Esperanto, kiujn vi antaŭe sendis
al mi.
23
Kromkrome mi volas tutkore danki vin, ke vi atentigis min pri Jozefo Horvath, kiu estas efika,
klera kaj fakula provleganto, ne plu malhavebla por ENA!
Danke kaj tutkore,
Bert
26 . 04.2016 22:22
Kara Bert!
Mi estas sincera. La listanoj ne tre ŝatas legi, ĉar mi ne spertas ilian klopodon tiurilatan. tamen
mi ofte bombas ilin per tekstoj por legi. Eĉ, la nun senditan informon pri la ŝercoj neniu
respondis. Nu, nur provo estus de mia flanko sendi al ili legi vian gazeton belan kaj riĉhavan.
Ĝuste pro la priskribitaj, nomojn kaj adresojn sendi mi ne scias. Veras, ke pli frue ni havis
multajn mistajpojn inter la ŝercoj, sed je nun ili estas jam korektitaj, do mi povas rekomendi la
ŝercaron por legi.
Se vi plusendos la informon pri la ŝercaro, bonvolu informi ankaŭ sinjoron Horvath. Mi
dankas la plusendon.
Alia: plaĉas al mi la Numismatiko. Kiel eblos, mi daŭrigos la legadon de via gazeto tre
interesa.
Elkore mi salutas vin:
Adri
Kara amikino,
28 . 04.2016 20:51
Mi tute komprenas, kion vi volis klarigi al mi. Mia propono ne vere taŭgas, sed kiam mi
reskribis, la situacio al mi ne estis konata.
Do mi fidas vin kaj lasas al vi liberajn manojn, por ke vi povu mem decidi kiel plejeble taŭge
agi in ĉi tiu kazo.
Mi tamen tre ĝojas, ke vi volas informi pri ENA kaj ĝia revuo kaj ege plaĉas al mi, ke
via juĝo pri la revuo estas tiel pozitiva kaj instiga por mi por daŭrigi mian laboron koncerne la
numismatikan projekton. Dankon!
Ĝis reskribo.
Kore,
Bert
28 . 04.2016 21:43
Bone kara amiko Bert. dankojn pro via permeso. Via revuo meritas pli da atento kaj mi tre
ŝatus, se iuj volus legi ĝin krom mi kontraŭ tio, ke mi ne pagas pro tiu legebleco al vi. Bona
estos, se la aliaj hungaroj sciiĝos pri tio. Refojan dankon pro la aperigebleco.
Amike
Adri Pasztor
24
28 . 04.2016 12:44
Kara Bert!
Ĝoje mi legis la novan numeron de la ENA-revuo! Dankegon!
Ĉu mi rajtas plusendi ĝin al la hungara listo heamembraro@ googlegroups.com ?
Plej amike
Ludoviko Molnar
Kara amiko Ludoviko!
28 . 04.2016 16:00
Mi ege aprecias vian pozitivan reagon. Krome, mi petas eventuale ne forgesi mencii, kion mi
povus laŭ vi plibonigi aŭ plibeligi.
Vi vere ne bezonas mian konsenton por dissendi la revuon aŭ unuope la tekston sur la lasta
paĝo. Bonvolu dissendi ĝin en ĉiujn direktojn de nia blua planedo! Dankon!
Korajn saluton al vi kaj via edzino!
Bert
☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆
28 . 04.2016 23:09
Kara Bert,
Mi volonte aliĝus al ENA kaj volonte ricevus la reteldonaĵojn.
Amike,
Monika
Kara Monika,
29 . 04.2016 14:54
Mi ege ŝatas vian aliĝon al ENA! Mi kore bonvenigas vin kiel 47an membron de nia asocio.
Mi supozas - laŭ via retadreso - ke vi estas italino. Vi estas la dua membro el tiu lando.
Aldone mi sendas nun al vi ĉiujn jam aperintajn numerojn. Mi esperas, ke la aspekto kaj la
25
enhavo multe plaĉos al vi. Viaj reagoj estas ĉiam ege bonvenaj.
Kore kaj amike,
Bert Boon, Iniciatoro de ENA, Finredaktoro de “Esperanta Numismatiko”
Kara Bert,
29.04.2016 15:10
Dankon pro ĉio! Fakte, la retadreso estas trompa, mi bone parolas la italan sen esti italino. Mi
estas hungarino loĝanta jam delonge en Svislando. ©
Amike,
Monika
Kara Monika,
02.05.2016 13:31
Pardonon, se mi ĝenas vin, sed mi volas esti certa, ke vi bonorde ricevis la dek numerojn.
Permesu ke mi demandas al vi kiel vi trovis la adreson de ENA. Laŭkutime mi persone
dankas membrojn, kiuj varbas novan membron.
Samideane kaj numismatike,
Bert
03.05.2016 7:13
Kara Bert,
La 28an de aprilo aperis la suba letero sur la hungara E-listo "esp-en-hung":
Karaj listanoj!
Mi ricevis permeson de la revueldonanto por aperigi ĉi tie la la revuon pri la Numismatiko,
ĉarĝi meritas, ke multaj homoj legu. krome, ĝin lektoras lingve nia samideaqno Jozefo
Horvath.
Vidu, kaj ĝuu ĝin, aliĝu al amikaro de ĝiaj ŝatantoj!
Amike Adri Pasztor
Do, jen de kie mi ekaŭdis pri ENA. Kaj ĉar mi havas tre longdaŭran intereson pri filatelio kaj
iom pli mallongan pri numismatiko, pro tio mi kontaktis vin. 0
Koncerne la numerojn:
Mi bone ricevis 4 numerojn de la la jarkolekto, la 2an tute ne, ĝi venis kiel malplena mesaĝo
kaj same bone mi ricevis la 2 numerojn de la 3a jarkolekto.
Amike,
Monika
03.05.2016 21:38
Saluton kara Bert,
Jen, ĉi-foje mi bonorde ricevis ankaŭ tiujn ĉi numerojn. Dankon!
26
Amike,
Monika
☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆
Saluton Bert,
16.06.2016 22:41
Dum mi ordigis kaj plikompletigis la revukolekton de "Heroldo de Esperanto" en la biblioteko
de FEL, mi hazarde trovis artikolon kiu certe interesos vin.
Jen aldone skanita versio. Ĝi estas iom komplike farita pro la (kompare al la A4-normo de la
skanilo) tro granda formato de Heroldo, sed tamen vi plene trovos ĝin.
Fonto: Heroldo de Esperanto, N-ro 26 (679), 8-paĝa, dektria jarkolekto, 3 julio 1932.
Ĝi plenigas la unuan paĝon kaj la supre-maldekstran parton de la dua paĝo.
Amike,
Marc
17.06.2016 11:50
Saluton Marc,
Dankon denove! Ege interesa kaj uzinda artikolo por la rubriko”El la gazetaro” Ankaŭ vi
estas vere aktiva kunredaktoro de ENA. Tio entuziasmigas min!
Amike,
Bert
22.06.2016 18:54
Karaj Elda kaj s-ro Boon,
Kaj kun honto kaj kun ĝojo mi skribas al vi. Honto pro malffuo, ĝojo pro plenumo de
promeso.
S-ro Boon, mi prizorgas la paĝaron de ELF/AREK ĉe mia servilo, per la adreso
http://kolektado.esperanto.cc
Elda petis min jam de monatoj inkluzivi informojn de ENA kaj Numismatiko, sed finfine mi
povis dediĉi min al tio. Mi petas vin rigardi http://kolektado.esperanto.ee/ena
Miaj "amataj ĉevaletoj" en Esperantujo estas filatelo - http://bit.ly/Babelo kaj pioniraj
poŝtkartoj (ĝis 1939), sed pro la historiaj aspektoj, mi rigardas kun intereso la esplorojn sur
numismatikaj kampoj. Bonvolu aldoni mian adreson al la dissendolisto de "Esperanta
Numismatiko".
27
Viaj proponoj por la paĝaro estas bonvenaj.
Amike,
James
James Piton
Brazilo
05.07.2016 16:17
Karaj James kaj Elda,
Mi pardonpetas al vi ambaŭ pro la prokrasto de mia reago kaj mi ŝparigas al vi la liston de
kialoj kaj kaŭzoj!
Evidente mi estas tre entuziasma pri la paĝaro de ELF/AREK inkluzive kun informoj pri
ENA. Jen granda lukso por ambaŭ niaj fakgrupoj kaj ĉio aspektas ege profesia.
Kompreneble mi dankas nepre ankaŭ nian Eldan, kiu sukcesis konvinki vin krei la paĝaron
por kaj la filatelistoj kaj la numismatoj, ambaŭ rondoj de kolektemuloj.
Kara James, mi ankaŭ dankas vin pro via aliĝo al ENA kaj mi bonvenigas vin kiel 48an
membron. Gratulon al vi! Aldone mi sendas al vi ĉiujn jam aperintajn numerojn kaj ĉiujn
aperontajn.
Iom timeme mi volas sendi al vi peton. Mi konstatis, ke iu ajn nun povas legi la aperintajn
numerojn en la paĝaro. Ne gravas, male, sed tiel interesuloj ne plu emos aliĝi al ENA. Vi
sendube komprenas ke, asocio volas varbi membrojn (eĉ senpage kiel ni). Jen do mia
propono: bonvolu ekde la 2a numero nur montri la titolan paĝon kaj la enhavotabelon, se eble.
La unua numero estu tute legebla, kiel provnumero. Mi esperas, ke mia propono ne kaŭzos al
vi tro da problemoj...
Amike al vi ambaŭ,
Bert
Mia kara Bert,
05.07.2016 19:17
mi konsentas kun vi rilate al la nepublikigo de la kompletaj numeroj de la revuo Esperanta
Numismatiko. Ja, pli bonas ke homoj rekte anonciĝu al vi, esprimante la deziron fariĝi
membro de la asocio kaj sekve ricevi la revuon. Mi ne scias, ĉu James jam respondis aŭ ne,
sed mi kredas, ke certe li respektos vian opinion kaj kontentigos vin. Antaŭ ol mi forgesu: ĉu
vi ricevis koverton enhavantan poŝtkarton kun la stampo pri la ekspozicio? Jam delonge mi
28
sendis ĝin, mi timas ke ĝi perdiĝis. Mi nun klopodas iom pretigi rilate la UK-on: nome por la
fila-ekspozicio en Nitra, varbmaterialojn kaj diversajn prezentaĵojn perekomputile por la
kunveno de ELF-AREK k.a. Mi ŝatus havi ankaŭ ion, propagandcele, de la E-Numismatika
Asocio. Pripensu kion vi ŝatus prezenti al publiko, ĉar certe dum la kunveno mi parolos pri
via asocio. Mi hastas, kiel kutime, tial rapidrapide vin salutas. Brakumon al Vivi amike
Elda
05.07.2016 23:50
Tre kara amikino,
James jam respondis ke ankaŭ li konsentas pri mia propono, kaj montros nur la koverton. Do
ni bone interkomprenas. Dank' al vi mi denove malkovris interesan kaj afablan personon,
krome la unuan Brazilanon kiu aliĝis al ENA!
Pro la samaj kialoj kaj kaŭzoj, kiujn mi flanke menciis antaŭe, mi ankoraŭ ne reagis por sciigi
al vi, ke mi bonorde ricevis la belegajn koverton kaj poŝtkarton. Mi vere bedaŭras tiun
prokraston. Dankon! Dankon!
Post unu semajno mi certe havos denove iom da tempo kaj emo por pripensi la plej efikan kaj
facilan manieron por informi pri ENA.
Tre ofte mi vere bedaŭras, ke mi ne ĉeestos por asisti kaj akompani vin kaj agrable interparoli
dum la UK. Eble iam denove! Korajn salutojn al vi ambaŭ de
Bert
05.07.2016 19:39
Dankon, Bert, pro viaj afablaj vortoj. Certe jes, mi tuj lasos nur la kovrilojn kaj instigos al
aliĝoj al ENA.
Amike,
James
6.07.2016 18:15
Kara James,
Mi unue esperas, ke vi bonorde ricevis ĉiujn aperintaj numerojn de la ENA-revuo kaj ke ĝi
plaĉos al vi...
Mi kore dankas vin pro viaj konsento kaj ŝango de la paĝaro. Se iam iel mi povus asisti aŭ
helpi vin, ne hezitu kontakti min!
Amike kaj samideane,
Bert
29
ANONCOJ
&
EVENTOJ
Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantai-
kolektantoi (ELF-AREK)
Kolekti Esperantaĵojn kaj geamikojn!
Ĉefpaĝo La Verda Lupeo Filatelo Numismatiko Bildkartoi Referencoi Kontakto Aliĝu!
Esperanto-Numismatika Asocio (ENA)
Antaŭ nelonge belga esperantisto fondis tute novan fakgrupon
esperantistan, Esperanto-Numismatika Asocio (ENA), kies celo estas
informi esperantistojn mondvaste pri esperantaj medaloj, moneroj kaj
diversaj aliaj pagiloj kaj numismatikaĵoj.
Jam dum pli ol 20 jaroj Bert Boon kolektas, pristudas kaj priskribas la E-
numismatikon. Li konstatas, ke la esperanta numismatiko estas ne sufiĉe
konata inter esperantistoj kaj ke ĝi tamen estas tre riĉa kaj historie grava
kampo por rikolti multajn sciindaĵojn pri la Esperanto-movado.
Tiu, kiu volas membriĝi, simple sendu retmesaĝon pri tiu deziro al bert.boon @ skynet.be
La membreco estas senpaga kaj dumviva. Ne estas kaj ne estos estraro; ĉiuj membroj estas
egalvaloraj kaj rajtas komuniki pri ĉiuj aspektoj de la nova grupo.
Ankaŭ senpaga estas la reta revuo Esperanta Numismatiko (kvarfoje jare; unua numero en
januaro 2014) kies redaktoroj (aktivaj aŭ ne aktivaj) estas la membroj mem. La iniciatinto
estas nur la “araneo” en la centro de la “reto”, kiu kolektas kaj dissendas informojn de
unuopaj membroj, novaĵojn, ktp. al ĉiuj membroj.
Bulteno Esperanta Numismatiko
Aliĝu senpage kaj ricevu la aperintajn numerojn de Esperanta Numismatiko. Dume, legu
specimenan numeron:
30
fefKT«nl‘> .VinrrMiuuLi >>\ h>
O©
' • • v,,: : ' 11 “ * • • Vs«mmo*XMmmw*ŬJ >Jfcocto
0 © 0 ©
<*•««•« >t* t^iTTtn j nni i fcr — ■*« ' SM» «mm
RHBp
g* RUIWtfW\ W5niW¥«
•‘^'y , ‘~-‘~ ■*L~- 'V 1 ■* »T.i!|
DUON -SPESMI 1.0 .
Jarkolekto 2014
Jarkolekto 2015
Jarkolekto 2016
2014- Numero
• 2015-Numerol
• 2016-Numerol
1 (elŝutu)
• 2015-Numero2
2014- Numero 2
• 2015-Numero3
• 2014-Numero3
• 2014-Numero4
Bitoteko
Se vi hazarde aŭ akcidente forviŝis kompletan numeron de “Esperanta Numismatiko”, vi
tutsimple serĉu en Google por retrovi la kompletajn jarkolektojn de nia revuo.
Agu tiel:
Google
Skribu en Google: bitoteko.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/7
Klaku: Bitoteko
Vi ricevos: Bonvenon al Bitoteko!
Jen la bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio
Gazetoteko • Hemeroteca Ĉefpaĝo de la sekcio
Iru suben kaj trovu: Kolektoj en ĉi sekcio
Pli suben al: -««“
31
Organo de Esperanto Numismatika Asocio
Ana Manero
Biblioteko Juan Regulo Perez
www.esperanto.es/biblioteko
biblioteko @ esperanto.es
Ni tutkore dankas Ana Manero-n pro ŝia iniciato.
☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆
Karaj membroj!
Bonvolu dissendi la suban tekston al plejeble multaj esperantistoj, kies retadreson vi posedas.
Nur tiel la nombro de ENA-anoj povos vere kreski. Via helpo estas bezonata! Mi anticipe
dankegas vin!
Bert
Estimata samidean(in)o,
pro la ĝis tiam kompleta manko de tia projekto en la historio de Esperanto, estis fondita en
2013 la probable unua fakgrupo “Esperanto-Numismatika Asocio” (ENA) kun revuo
“Esperanta Numismatiko”.
La instiga kialo estis la konstato, ke en Esperantujo la propra trezoro de moneroj kaj medaloj
estas apenaŭ konata, eĉ ne en la vasta rondo de kolektantoj. Kaj tiuj kiuj scias, ke vere
ekzistas tiaj belaĵoj, supozas, ke ili estas kvante kaj kvalite tute malgravaj. Tial, unu el la ĉefaj
celoj de la nova fakgrupo estas montri al la esperantistoj kaj al la cetera mondo ke esperantaj
numismatikaĵoj estas kolektindaj kaj nepre pristudendaj artefaktoj.
La membro-kvanto de ENA kreskis dum nur du jaroj ĝis 46 individuaj membroj kaj 15
esperantaj bibliotekoj k. muzeoj, dise en la mondo.
Agrable estas sendube, ke la asocio ne havas estraron, do ankaŭ ne kasiston!
Tial oni rajtas SENPAGE aliĝi (sufiĉas respondi: “Mi konsentas aliĝi”) kaj krome la
PERRETA revuo ankaŭ estas tute SENPAGA! Kaj tio neniam ŝanĝiĝos!
Post aliĝo, oni tuj ricevos perrete ĉiujn jam aperintajn kaj sekve ĉiujn aperontajn numerojn (4
n-rojn jare).
Nian anoncon vi trovos ankaŭ en Jarlibro 2015 sur p. 68. Se vi deziras pliajn informojn, ne
hezitu kontakti nin tiel: bert.boon @ skynet.be !
Vi rajtas unue peti provnumeron!
Kun numismatikaj kaj samideanaj salutoj,
Bert Boon
Iniciatoro de ENA, ĉefredaktoro de “Esperanta Numismatiko”
32